Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 83

1 Kanto-psalmo de Asaf. Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!

2 Ĉar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon.

3 Kontraŭ Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiliĝas kontraŭ Viaj gardatoj.

4 Ili diris:Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael.

5 Ĉar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraŭ Vi:

6 La tendoj de Edom kaj la Iŝmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj,

7 Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filiŝtoj kun la loĝantoj de Tiro;

8 Ankaŭ Asirio aliĝis al ili Kaj fariĝis helpo al la idoj de Lot. Sela.

9 Faru al ili, kiel al Midjan, Kiel al Sisera, kiel al Jabin ĉe la torento Kiŝon,

10 Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj fariĝis sterko por la tero.

11 Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb, Kaj kun ĉiuj iliaj estroj kiel kun Zebaĥ kaj Calmuna,

12 Kiuj diris:Ni ekposedu la loĝejon de Dio!

13 Ho mia Dio, similigu ilin al turniĝanta polvo, Al pajlrestaĵo antaŭ vento.

14 Kiel fajro bruligas arbaron, Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn,

15 Tiel pelu ilin per Via ventego, Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.

16 Plenigu ilian vizaĝon per malhonoro, Por ke ili turniĝu al Via nomo, ho Eternulo.

17 Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por ĉiam, Ili malhonoriĝu kaj pereu.

18 Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply