Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 41

1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo.

2 La Eternulo lin gardos kaj vivigos; Li estos feliĉa sur la tero, Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.

3 La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano; Lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano.

4 Mi diris:Ho Eternulo, kompatu min; Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

5 Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante: Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?

6 Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere; Lia koro serĉas malbonon; Kaj, elirinte eksteren, li ĝin disparolas.

7 Mallaŭte parolas inter si pri mi ĉiuj miaj malamikoj; Ili pensas malbonon pri mi, dirante:

8 Afero pereiga atakis lin; Kaj ĉar li kuŝiĝis, li jam ne plu leviĝos.

9 Eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, kiu manĝis mian panon, Levis kontraŭ min la piedon.

10 Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min, Por ke mi povu repagi al ili.

11 Per tio mi scios, ke Vi favoras min, Se mia malamiko ne triumfos super mi.

12 Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco, Kaj Vi starigos min antaŭ Via vizaĝo por ĉiam.

13 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne ĝis eterne. Amen, kaj amen!

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply