Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 22

1 Al la ĥorestro. Por ario:Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David. Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?

2 Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.

3 Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael.

4 Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.

5 Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.

6 Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo.

7 Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante:

8 Li apogis sin al la Eternulo:Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin.

9 Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.

10 Al Vi mi estis ĵetita de post la momento de mia naskiĝo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.

11 Ne malproksimiĝu de mi, Ĉar malfeliĉo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas.

12 Ĉirkaŭis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi.

13 Ili malfermegis kontraŭ mi siajn buŝojn, Kiel leono ŝiranta kaj krieganta.

14 Kiel akvo mi disverŝiĝis, Kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj; Mia koro fariĝis kiel vakso, Fandiĝis en mia interno.

15 Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto; Mia lango algluiĝis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon.

16 Ĉar ĉirkaŭis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.

17 Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas.

18 Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas.

19 Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimiĝu; Mia forto, rapidu, por helpi min.

20 Savu de la glavo mian animon, Mian solan savu de la hundo.

21 Savu min de buŝo de leono, Kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj.

22 Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

23 Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; Tuta semo de Jakob, honoru Lin; Tuta semo de Izrael, estimegu Lin.

24 Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon; Sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li.

25 Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaŭ Liaj respektantoj.

26 La humiluloj manĝu kaj satiĝu, Gloru la Eternulon Liaj serĉantoj; Via koro vivu eterne.

27 Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo; Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj.

28 Ĉar al la Eternulo apartenas la reĝado; Li reĝas super la popoloj.

29 Manĝos kaj kliniĝos ĉiuj grasuloj de la tero; Antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.

30 Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.

31 Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.

Continuar Lendo

Leave a Reply

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *