Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 142

1 Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Preĝo. Per mia voĉo mi krias al la Eternulo, Per mia voĉo mi preĝas al la Eternulo.

2 Mi elverŝas antaŭ Li mian peton, Mian suferon mi al Li rakontas.

3 Kiam senfortiĝis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon: Sur la vojo, kiun mi iras, ili kaŝis reton por mi.

4 Rigardu dekstren kaj vidu:neniu volas min koni; Malaperis rifuĝejo por mi, neniu zorgas pri mia animo.

5 Mi krias al Vi, ho Eternulo; Mi diras:Vi estas mia rifuĝejo, Mia parto en la lando de la vivantoj.

6 Atentu mian ploron, ĉar mi tre senfortiĝis; Savu min de miaj persekutantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.

7 Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon. Min ĉirkaŭos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply