Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 14

1 Al la ĥorestro. De David. La sensaĝulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.

2 La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.

3 Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.

4 Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?

5 Tie ili forte ektimis, Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.

6 Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo, Sed la Eternulo estas lia rifuĝejo.

7 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply