Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Marcos 3

1 Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan.

2 Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi.

3 Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon:Stariĝu en la mezo.

4 Kaj li diris al ili:Ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis.

5 Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis.

6 Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiliĝis kun la Herodanoj kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi.

7 Kaj Jesuo kun siaj disĉiploj foriris ĝis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo

8 kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el ĉirkaŭ Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, aŭdinte ĉion, kion li faris, venis al li.

9 Kaj li diris al siaj disĉiploj, ke malgranda ŝipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin;

10 ĉar multajn li jam sanigis, tiel ke ĉiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tuŝi lin.

11 Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaŭ li, kaj kriis, dirante:Vi estas la Filo de Dio.

12 Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin.

13 Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li.

14 Kaj li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki,

15 kaj por havi aŭtoritaton elpeli demonojn:

16 kaj Simonon li alnomis Petro;

17 kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro;

18 kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon,

19 kaj Judason Iskariotan, kiu ankaŭ perfidis lin. Kaj li venis en domon.

20 Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis eĉ manĝi panon.

21 Kaj liaj amikoj, aŭdinte tion, eliris, por kapti lin, ĉar ili diris:Li frenezas.

22 Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris:Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn.

23 Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole:Kiel povas Satano elpeli Satanon?

24 Kaj se regno estas dividita kontraŭ si, tiu regno ne povas stari.

25 Kaj se domo estas dividita kontraŭ si, tiu domo ne povas stari.

26 Kaj se Satano ribelis kontraŭ si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon.

27 Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon.

28 Vere mi diras al vi:Ĉiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos;

29 sed iu, kiu blasfemos kontraŭ la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko;

30 ĉar oni diris:Li havas malpuran spiriton.

31 Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin.

32 Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li; kaj oni diris al li:Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin serĉas.

33 Kaj li respondis al ili, dirante:Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj?

34 Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris:Jen mia patrino kaj miaj fratoj!

35 Ĉar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply