Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Marcos 13

1 Kaj dum li eliris el la templo, unu el liaj disĉiploj diris al li:Majstro, jen kiaj ŝtonoj kaj kiaj konstruaĵoj!

2 Kaj Jesuo diris al li:Ĉu vi vidas ĉi tiujn grandajn konstruaĵojn? ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.

3 Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraŭ la templo, Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte:

4 Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam ĉio tio devos plenumiĝi?

5 Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu.

6 Multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas; kaj ili forlogos multajn.

7 Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviliĝu; tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino.

8 Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.

9 Sed gardu vin; ĉar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurĝitaj; kaj vi staros antaŭ provincestroj kaj reĝoj pro mi, por atesto al ili.

10 Kaj la evangelio devas antaŭe esti predikita al ĉiuj nacioj.

11 Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.

12 Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj leviĝos gefiloj kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin.

13 Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.

14 Sed kiam vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj;

15 kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo;

16 kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.

17 Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj!

18 Kaj preĝu, ke tio ne okazu en vintro.

19 Ĉar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, ĝis nun, kaj neniam estos.

20 Kaj se la Eternulo ne malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj, kiujn Li elektis, Li malplilongigis la tagojn.

21 Kaj tiam se iu diros al vi:Jen ĉi tie la Kristo, aŭ, Jen tie; ne kredu;

22 ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn.

23 Sed gardu vin; jen mi ĉion antaŭdiris al vi.

24 Sed en tiuj tagoj, post tiu aflikto, la suno mallumiĝos kaj la luno ne donos sian lumon,

25 kaj la steloj falados el la ĉielo, kaj la potencoj, kiuj estas en la ĉieloj, ŝanceliĝos.

26 Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro.

27 Kaj tiam li elsendos la anĝelojn kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero ĝis la limo de la ĉielo.

28 De la figarbo lernu ĝian parabolon:kiam ĝia branĉo jam moliĝas kaj aperigas foliojn, vi scias, ke la somero estas proksima;

29 tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj.

30 Vere mi diras al vi:Ĉi tiu generacio ne forpasos, antaŭ ol ĉio tio fariĝos.

31 La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

32 Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj en la ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro.

33 Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo.

34 Kiel homo forvojaĝinta, kiu lasis sian domon kaj donis aŭtoritaton al siaj sklavoj, al ĉiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu:

35 vi do viglu; ĉar vi ne scias, kiam venos la domomastro, ĉu vespere, ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene;

36 por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj.

37 Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al ĉiuj:Viglu.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply