Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Hebreus 7

1 Ĉar tiu Melkicedek, reĝo de Salem, pastro de Dio la Plejalta, kiu renkontis Abrahamon revenantan de la mortigado de la reĝoj, kaj lin benis,

2 kaj al kiu ankaŭ Abraham donis dekonon el ĉio (unue laŭ interpreto reĝo de justeco, kaj poste reĝo de Salem, tio estas reĝo de paco;

3 senpatra, senpatrina, sengenealogia, havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita al la Filo de Dio), restas pastro por ĉiam.

4 Nun pripensu, kiel granda estis ĉi tiu, al kiu la patriarko Abraham donis dekonon el la akiraĵoj.

5 Kaj efektive el la filoj de Levi tiuj, kiuj ricevas la pastran oficon, havas ordonon imposti laŭleĝe podekone la popolon, tio estas, siajn fratojn, kvankam elirintajn el la lumboj de Abraham;

6 sed tiu, kies genealogio ne estas el ili, ricevis de Abraham dekonaĵon, kaj benis tiun, kiu havis la promesojn.

7 Sed ekster ĉia kontraŭparolo, la malpli granda ricevas benon de la pli granda.

8 Kaj ĉi tie homoj, kiuj mortas, ricevas dekonaĵojn, sed tie unu, pri kiu estas atestate, ke li vivas.

9 Kaj, por tiel diri, per Abraham ankaŭ Levi, la ricevanto de dekonaĵoj, donis dekonaĵon;

10 ĉar li estis ankoraŭ en la lumboj de la patro, kiam Melkicedek lin renkontis.

11 Tial, se ekzistis perfekteco per la Levida pastreco (ĉar sub ĝi la popolo ricevis la leĝon), kia plua bezono estis, ke leviĝu alia pastro laŭ la maniero de Melkicedek, kaj ne estu nomata laŭ la maniero de Aaron?

12 Ĉar kiam la pastraro ŝanĝiĝas, necese ankaŭ fariĝas ŝanĝo de leĝo.

13 Ĉar tiu, pri kiu tio estas dirita, estas ano de alia tribo, el kiu neniu servis ĉe la altaro.

14 Ĉar evidente estas, ke nia Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion rilate pastrecon.

15 Kaj tio eĉ pli evidenta estas, se laŭ simileco de Melkicedek leviĝas pastro alia,

16 kiu estas farita ne laŭ la leĝo de ordono karna, sed laŭ la potenco de vivo nedetruebla;

17 ĉar li havas la ateston: Vi estas pastro por ĉiam Laŭ la maniero de Melkicedek.

18 Ĉar okazas vere nuligado de antaŭiranta ordono, pro ĝia malforteco kaj senutileco

19 (ĉar la leĝo nenion perfektigis); kaj okazas la enkonduko de pli bona espero, per kiu ni alproksimiĝas al Dio.

20 Kaj pro tio, ke ne mankas ĵurado

21 (ĉar ili sen ĵurado estas faritaj pastroj, sed ĉi tiu kun ĵuro laŭ Tiu, kiu diris pri li: La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: Vi estas pastro por ĉiam);

22 Jesuo fariĝis garantiulo de des pli bona interligo.

23 Kaj ili ja fariĝis pastroj multenombraj, ĉar pro morto estas malpermesate al ili daŭri;

24 sed ĉi tiu, pro sia eterna daŭrado, havas sian pastrecon neŝanĝebla.

25 Tial ankaŭ li povas savi ĝis la ekstremaĵo tiujn, kiuj alproksimiĝas per li al Dio, ĉar li ĉiam vivas, por propeti pro ili.

26 Ĉar por ni konvenis tia ĉefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la ĉielo;

27 li ne havas ĉiutagan necesecon, kiel tiuj ĉefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; ĉar tion li faris unufoje por ĉiam, oferante sin mem.

28 Ĉar la leĝo starigas kiel ĉefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la ĵuro, kiu estas post la leĝo, nomas Filon, perfektigitan por ĉiam.

Continuar Lendo

Leave a Reply

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *