Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Hebreus 5

1 Ĉar ĉiu ĉefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj;

2 povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas ĉirkaŭata de malforteco;

3 kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaŭ por si mem, oferi pro pekoj.

4 Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron.

5 Tiel ankaŭ Kristo sin mem ne honoris, por fariĝi ĉefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li: Vi estas Mia Filo, Hodiaŭ Mi vin naskis;

6 kiel ankaŭ aliloke Li diris: Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.

7 En siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj aŭdite pro sia pia timo,

8 tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis;

9 kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj;

10 nomite de Dio ĉefpastro laŭ la maniero de Melkicedek.

11 Pri tiu ni havas dirotaĵojn multajn, kaj malfacile klarigeblajn tial, ke vi surdiĝis en aŭdado.

12 Ĉar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraŭ bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi fariĝis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutraĵo.

13 Ĉar ĉiu, kiu nutriĝas per lakto, estas nesperta rilate la vorton de justeco; ĉar li estas infaneto.

14 Sed solida nutraĵo estas por la plenaĝuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply