Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Amós 5

1 Aŭskultu ĉi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho domo de Izrael.

2 Falis kaj ne releviĝos la virgulino de Izrael; ŝi estas ĵetita sur la teron, kaj neniu ŝin restarigos.

3 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La urbo, kiu elirigas milon, restos nur kun cento, kaj tiu, kiu elirigas centon, restos nur kun deko en la domo de Izrael.

4 Ĉar tiele diras la Eternulo al la domo de Izrael:Turnu vin al Mi, kaj tiam vi vivos.

5 Ne turnu vin al Bet-El, ne iru en Gilgalon, ne migru al Beer-Ŝeba; ĉar Gilgal estos elpatrujigita kaj Bet-El fariĝos senvalora.

6 Turnu vin al la Eternulo, kaj vivu, por ke la domo de Jozef ne ekflamu kiel fajro, kiu ekstermos, kaj neniu estingos en Bet-El.

7 La juĝon vi faras vermuto, kaj la veron vi ĵetas sur la teron.

8 Li kreis la Plejadojn kaj Orionon; Li faras el la mallumo matenon, kaj el la tago Li faras malluman nokton; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.

9 Li sendas malfeliĉon sur fortulon, kaj malfeliĉo trafas urbon fortikigitan.

10 Sed ili malamas tiun, kiu admonas ilin en la pordego, kaj ili abomenas tiun, kiu parolas honestaĵon.

11 Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj ŝtonoj, sed vi ne loĝos en ili; vi plantos ĉarmajn vinberĝardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon.

12 Ĉar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj:vi premas virtulon, vi prenas subaĉeton, vi forpuŝas malriĉulojn en la pordego.

13 Tial la saĝulo silentas en ĉi tiu tempo, ĉar ĝi estas tempo malbona.

14 Serĉu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras.

15 Malamu la malbonon, amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo, Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef.

16 Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, la Sinjoro:Sur ĉiuj placoj estos plorado, sur ĉiuj stratoj oni dirados:Ho ve, ho ve! kaj oni vokos la plugiston, por plori, kaj la sciantojn de funebraj kantoj, por plorkanti.

17 Kaj en ĉiuj vinberĝardenoj estos plorado, kiam Mi trairos meze de vi, diras la Eternulo.

18 Ve al tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi ĝin deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma.

19 Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aŭ li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento.

20 Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma; malluma kaj sen ia brilo.

21 Mi malamas, Mi abomenas viajn festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj.

22 Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas.

23 Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la sonadon de viaj psalteroj Mi ne volas aŭskulti.

24 Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento.

25 Ĉu buĉoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael?

26 Vi portis la tabernaklon de via Moleĥ, la kolonon de via idolo, la stelon de via dio, kiun vi faris al vi.

27 Tial Mi elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo, kies nomo estas Dio Cebaot.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply