Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Amós 9

1 Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris:Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuiĝu kaj la pecoj falu sur la kapojn de ĉiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili saviĝos.

2 Eĉ se ili enfosus sin en Ŝeolon, eĉ de tie Mia mano ilin prenos; eĉ se ili suprenirus en la ĉielon, Mi de tie depuŝos ilin.

3 Se ili kaŝus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elserĉos kaj prenos ilin; se ili kaŝiĝus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, eĉ tie Mi ordonos al la serpento, ke ĝi piku ilin.

4 Se ili iros en forkaptitecon antaŭ siaj malamikoj, ankaŭ tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfeliĉo, ne por bono.

5 La Sinjoro, la Eternulo Cebaot, ektuŝas landon, kaj ĝi tiam fandiĝas, kaj ĉiuj loĝantoj ploras; ĝi tuta ekskuiĝas kiel lago, malleviĝas kiel la Rivero de Egiptujo.

6 Li konstruis Sian loĝejon en la ĉielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.

7 Ĉu vi ne estas por Mi kiel la Etiopoj, ho Izraelidoj? diras la Eternulo; ĉu Mi ne elkondukis Izraelon el la lando Egipta, la Filiŝtojn el Kaftor, kaj la Sirianojn el Kir?

8 Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos ĝin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la Eternulo.

9 Jen Mi ordonos, kaj disĵetigos la domon de Izrael inter ĉiujn naciojn, kiel oni disĵetas per kribrilo, kaj eĉ unu grajno ne falos sur la teron.

10 De glavo mortos ĉiuj pekuloj de Mia popolo, kiuj diras:Malfeliĉo ne alproksimiĝos al ni kaj ne trafos nin.

11 En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi reŝtopos ĝiajn breĉojn, Mi restarigos la detruitaĵon, kaj Mi rekonstruos ĝin, kiel en la tempo antikva,

12 por ke ili ekposedu la restaĵon de Edom kaj ankaŭ ĉiujn naciojn, inter kiuj estos proklamata Mia nomo, diras la Eternulo, kiu tion faras.

13 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontiĝos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolĉan sukon, kaj ĉiuj montetoj fariĝos fruktoportaj.

14 Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enloĝiĝos, plantos vinberĝardenojn kaj trinkos ilian vinon, aranĝos ĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.

15 Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero, kaj ili ne plu estos elŝirataj el sia tero, kiun Mi donis al ili, diras la Eternulo, via Dio.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply