Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Apocalipse 8

1 Kaj kiam li malfermis la sepan sigelon, fariĝis silento en la ĉielo por ĉirkaŭ duono de horo.

2 Kaj mi vidis la sep anĝelojn, kiuj staras antaŭ Dio; kaj estis donitaj al ili sep trumpetoj.

3 Kaj alia anĝelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran; kaj estis donita al li multe da incenso, por ke li aldonu ĝin al la preĝoj de ĉiuj sanktuloj sur la altaro ora, kiu estis antaŭ la trono.

4 Kaj la fumo de la incenso, kun la preĝoj de la sanktuloj, leviĝis antaŭ Dio el la mano de la anĝelo.

5 Kaj la anĝelo prenis la incensilon, kaj li plenigis ĝin per la fajro de la altaro, kaj ĵetis ĝin sur la teron; kaj fariĝis tondroj kaj voĉoj kaj fulmoj kaj tertremo.

6 Kaj la sep anĝeloj, havantaj la sep trumpetojn, sin pretigis, por trumpeti.

7 Kaj la unua trumpetis, kaj fariĝis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis ĵetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis.

8 Kaj la dua anĝelo trumpetis, kaj kvazaŭ granda monto, per fajro brulanta, estis ĵetita en la maron; kaj triono de la maro fariĝis sango;

9 kaj mortis triono de la kreitaĵoj en la maro, kiuj havis vivon; kaj triono de la ŝipoj pereis.

10 Kaj la tria anĝelo trumpetis, kaj falis el la ĉielo granda stelo, brulanta kiel torĉo, kaj ĝi falis sur trionon de la riveroj kaj sur la fontojn de la akvoj;

11 kaj la nomo de la stelo estas Absinto; kaj triono de la akvoj fariĝis absintaĵo; kaj multe da homoj mortis de la akvoj, ĉar ili maldolĉiĝis.

12 Kaj la kvara anĝelo trumpetis, kaj estis frapita triono de la suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj, por ke mallumiĝu triono de ili, kaj ke ne lumu dum triono de la tago, kaj por la nokto tiel same.

13 Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis unu aglon, flugantan en meza ĉielo, dirantan per granda voĉo:Ve! ve! ve al la loĝantoj sur la tero, pro la ceteraj voĉoj trumpetaj de la tri anĝeloj ankoraŭ trumpetontaj!

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply