Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Apocalipse 11

1 Kaj estis donita al mi kano, simila al bastono; kaj iu diris:Leviĝu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron, kaj la adorantojn en ĝi.

2 Kaj la korton ekster la templo preterlasu, kaj ne mezuru ĝin, ĉar ĝi estas donita al la nacioj; kaj la sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn.

3 Kaj mi donos komision al miaj du atestantoj, kaj ili profetos mil ducent sesdek tagojn, vestite per sakaĵo.

4 Ili estas la du olivarboj kaj la du lampingoj, starantaj antaŭ la Sinjoro de la tero.

5 Kaj se iu volas difekti ilin, fajro elvenas el ilia buŝo kaj formanĝas iliajn malamikojn; kaj se iu volas difekti ilin, tiamaniere li devas esti mortigita.

6 Ili havas la povon fermi la ĉielon, por ke ne pluvu dum la tagoj de ilia profetado; kaj ili havas povon super la akvoj, por ŝanĝi ilin en sangon, kaj frapi la teron per ĉia plago ĉiufoje, kiam ili volos.

7 Kaj kiam ili finos sian ateston, la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraŭ ili kaj venkos ilin kaj mortigos ilin.

8 Kaj iliaj kadavroj kuŝas sur la strato de la granda urbo, kiu nomiĝas laŭspirite Sodom kaj Egiptujo, kie ankaŭ ilia Sinjoro estis krucumita.

9 Kaj el la popoloj kaj triboj kaj lingvoj kaj nacioj oni rigardas iliajn kadavrojn dum tri tagoj kaj duono, kaj ne lasas meti iliajn kadavrojn en tombon.

10 Kaj la loĝantoj sur la tero ĝojas pri ili, kaj gajiĝas; kaj ili sendos donacojn unu al la alia; ĉar tiuj du profetoj turmentadis la loĝantojn sur la tero.

11 Kaj post la tri tagoj kaj duono la spirito de vivo el Dio eniris en ilin, kaj ili stariĝis sur siaj piedoj; kaj granda timo falis sur tiujn, kiuj ilin rigardis.

12 Kaj ili aŭdis grandan voĉon el la ĉielo, dirantan al ili:Suprenvenu ĉi tien. Kaj ili supreniris en la ĉielon en la nubo; kaj iliaj malamikoj rigardis ilin.

13 Kaj en tiu horo fariĝis granda tertremo, kaj dekono de la urbo falis; kaj en la tertremo mortis sep mil homoj; kaj la ceteraj pleniĝis de timo, kaj donis laŭdon al la Dio de la ĉielo.

14 La dua Veo jam pasis; jen la tria Veo rapide venas.

15 Kaj la sepa anĝelo trumpetis; kaj fariĝis grandaj voĉoj en la ĉielo, dirante:La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne.

16 Kaj la dudek kvar presbiteroj, kiuj antaŭ Dio sidas sur siaj tronoj, falis sur la vizaĝon kaj adorkliniĝis al Dio,

17 dirante:Ni dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis; ĉar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj reĝis.

18 Kaj la nacioj furiozis, kaj venis Via kolero, kaj la tempo de la mortintoj, por esti juĝataj, kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, kaj al la sanktuloj, kaj al la timantoj de Via nomo, malgrandaj kaj grandaj, kaj pereigi la detruantojn de la tero.

19 Kaj malfermiĝis la enĉiela templo de Dio, kaj vidiĝis en Lia templo la kesto de Lia interligo; kaj fariĝis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj kaj tertremo kaj granda hajlo.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply