Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Apocalipse 22

1 Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la Ŝafido,

2 meze de ĝia strato. Kaj ĉe ĉiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton ĉiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj.

3 Kaj ne plu ekzistos malbeno; kaj en ĝi estos la trono de Dio kaj de la Ŝafido; kaj Liaj servistoj Lin adoros;

4 kaj ili vidos Lian vizaĝon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto.

5 Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne.

6 Kaj li diris al mi:Tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj; kaj la Sinjoro, la Dio de la spiritoj de la profetoj, sendis Sian anĝelon, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas okazi baldaŭ.

7 Kaj jen mi rapide venos. Feliĉa estas tiu, kiu observas la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro.

8 Kaj mi, Johano, estis la aŭdanto kaj la vidanto de ĉi tio. Kaj kiam mi aŭdis kaj vidis, mi falis, por adorkliniĝi antaŭ la piedoj de la anĝelo, kiu montris tion al mi.

9 Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, la profetoj, kaj kun la observantoj de la vortoj de ĉi tiu libro; adorkliniĝu al Dio.

10 Kaj li diris al mi:Ne sigelu la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro; ĉar la tempo estas proksima.

11 La maljustulo ankoraŭ estu maljusta; kaj la malpurulo ankoraŭ estu malpura; kaj la justulo ankoraŭ faru juston; kaj la sanktulo ankoraŭ sanktiĝu.

12 Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al ĉiu laŭ lia faro.

13 Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.

14 Feliĉaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.

15 Ekstere estas la hundoj kaj la sorĉistoj kaj la malĉastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj ĉiu, kiu amas kaj faras mensogon.

16 Mi, Jesuo, sendis mian anĝelon, por atesti al vi ĉi tion por la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la matena stelo.

17 Kaj la Spirito kaj la fianĉino diras:Venu. Kaj la aŭdanto diru:Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.

18 Mi atestas al ĉiu, kiu aŭdas la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro:Se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn, skribitajn en ĉi tiu libro;

19 kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de ĉi tiu profetaĵo, skribitaj en ĉi tiu libro, Dio forprenos lian lotaĵon el la arbo de vivo kaj el la sankta urbo.

20 La atestanto de tio diras:Vere, mi rapide venos. Amen; venu, Sinjoro Jesuo.

21 La graco de la Sinjoro Jesuo estu kun ĉiuj sanktuloj. Amen.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply