Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Romanos 8

1 Ekzistas do jam nenia kondamno kontraŭ tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo.

2 Ĉar la leĝo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la leĝo de peko kaj morto.

3 Ĉar kiam la leĝo troviĝis nekapabla pro tio, ke ĝi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno;

4 por ke la postulo de la leĝo plenumiĝu en ni, kiuj iradas ne laŭ la karno, sed laŭ la spirito.

5 Ĉar kiuj estas laŭ la karno, tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laŭ la spirito, pri la aferoj de la spirito.

6 Ĉar la intereso de la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo kaj paco;

7 ĉar la intereso de la karno estas malamikeco kontraŭ Dio, ĉar ĝi ne obeas al la leĝo de Dio, kaj ĝi ja ne povas obei;

8 kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas plaĉi al Dio.

9 Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio loĝas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia.

10 Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco.

11 Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, loĝas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos eĉ viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, loĝanta en vi.

12 Tial do, fratoj, ni estas ŝuldantoj, ne al la karno, por vivi laŭ la karno;

13 ĉar se vi vivas laŭ la karno, vi mortos; sed se per la spirito vi malvivigas la farojn de la korpo, vi vivos.

14 Ĉar ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio.

15 Ĉar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias:Aba, Patro.

16 La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio;

17 kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.

18 Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni.

19 Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio.

20 Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero,

21 ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio.

22 Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun.

23 Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaaĵon de la Spirito, ĝemas en ni, atendante nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo.

24 Ĉar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; ĉar kiu esperas al tio, kion li vidas?

25 Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience.

26 Kaj tiel same la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj;

27 kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, ĉar li propetadas por la sanktuloj laŭ la volo de Dio.

28 Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono.

29 Ĉar kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;

30 kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaŭ justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaŭ gloris.

31 Kion do ni diru pri ĉi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?

32 Ĉu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj, ne donos al ni libere ĉion kun li?

33 Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto;

34 kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed leviĝis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaŭ propetadas por ni.

35 Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo?

36 Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj ĉiutage; Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.

37 Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.

38 Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj,

39 nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply