Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Provérbios 21

1 Kiel akvaj torentoj estas la koro de reĝo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li ĝin direktas.

2 Ĉiuj vojoj de homo estas ĝustaj en liaj okuloj; Sed la Eternulo pesas la korojn.

3 Plenumado de vero kaj justeco Estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado.

4 Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturaĵo de malvirtuloj, estas peko.

5 La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed ĉiu trorapidado kondukas nur al manko.

6 Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.

7 La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; Ĉar ili ne volis fari justaĵon.

8 Malrekta estas la vojo de homo kulpa; Sed la agado de purulo estas ĝusta.

9 Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.

10 La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li.

11 Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo fariĝas pli saĝa; Kaj kiam oni instruas saĝulon, li akiras prudenton.

12 La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon.

13 Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, Li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata.

14 Sekreta donaco kvietigas koleron, Kaj donaco en la sinon, fortan furiozon.

15 Farado de justaĵo estas ĝojo por la virtulo Kaj teruro por la malbonaguloj.

16 Homo, kiu erarforiĝis de la vojo de prudento, Ekloĝos en komunumo de mortintoj.

17 Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos riĉa.

18 La malvirtulo estos liberiga anstataŭo por la virtulo, Kaj malpiulo por piuloj.

19 Pli bone estas loĝi en lando dezerta, Ol kun malpacema kaj kolerema edzino.

20 Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo; Sed homo malsaĝa ĉion englutas.

21 Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron.

22 Kontraŭ urbon de fortuloj eliras saĝulo, Kaj li faligas ĝian fortan fortikaĵon.

23 Kiu gardas sian buŝon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj.

24 Fiera malbonulo, kiun oni nomas blasfemulo, Agas kun kolero kaj malboneco.

25 La deziro de mallaborulo lin mortigas, Ĉar liaj manoj ne volas labori.

26 Tuttage li forte deziras; Sed virtulo donas kaj ne rifuzas.

27 Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo; Kiom pli, kiam li ĝin alportas kiel pekoferon!

28 Mensoga atestanto pereos; Sed homo, kiu mem aŭdis, parolos por ĉiam.

29 Malvirtulo tenas sian vizaĝon arogante; Sed virtulo zorgas pri sia vojo.

30 Ne ekzistas saĝo, ne ekzistas prudento, Ne ekzistas konsilo kontraŭ la Eternulo.

31 Ĉevalo estas preparata por la tago de milito; Sed la helpo venas de la Eternulo.

Continuar Lendo

Leave a Reply

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *