Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Miquéias 4

1 Sed iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi popoloj.

2 Kaj iros multaj nacioj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

3 Kaj Li juĝos inter multe da popoloj, kaj Li decidos pri potencaj nacioj en landoj malproksimaj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

4 Sed ĉiu sidos sub sia vinberujo kaj sub sia figarbo, kaj neniu timigos; ĉar la buŝo de la Eternulo Cebaot tion diris.

5 Ĉiuj popoloj iros ĉiu en la nomo de sia dio, sed ni irados en la nomo de la Eternulo, nia Dio, ĉiam kaj eterne.

6 En tiu tago, diras la Eternulo, Mi kolektos la lamulojn, kunvenigos la dispelitojn, kaj tiujn, kiujn Mi suferigis.

7 Kaj la lamulojn Mi faros restantaro, kaj la suferintojn potenca nacio, kaj la Eternulo reĝos super ili sur la monto Cion de nun kaj eterne.

8 Kaj vi, ho turo de la grego, fortikaĵo de la filino de Cion, al vi venos, revenos la antaŭa reĝado, la regno de la filino de Jerusalem.

9 Kial vi nun ploras tiel laŭte? Ĉu vi ne havas reĝon? ĉu pereis viaj konsilistoj, ke vin atakis doloroj kiel naskantinon?

10 Suferu, kaj havu dolorojn, ho filino de Cion, kiel naskantino; ĉar nun vi eliros el la urbo kaj loĝos sur la kampo kaj venos ĝis Babel; tie vi estos savata; tie la Eternulo liberigos vin el la mano de viaj malamikoj.

11 Nun kolektiĝis kontraŭ vi multe da nacioj, kiuj diras:Ĝi malsanktiĝu, kun ĝuo ni rigardu Cionon!

12 Sed ili ne scias la pensojn de la Eternulo, ili ne komprenas Lian intencon, ke Li kolektis ilin kiel garbojn en la draŝejon.

13 Leviĝu kaj draŝu, ho filino de Cion, ĉar vian kornon Mi faros fera, viajn hufojn Mi faros kupraj, kaj vi dispremos multe da popoloj, vi konsekros al la Eternulo ilian akiritaĵon, kaj ilian havaĵon al la Sinjoro de la tuta tero.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply