Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Jó 3

1 Poste Ijob malfermis sian buŝon, kaj malbenis sian tagon.

2 Kaj Ijob ekparolis, kaj diris:

3 Pereu la tago, en kiu mi naskiĝis, Kaj la nokto, kiu diris:Embriiĝis homo.

4 Tiu tago estu malluma; Dio de supre ne rigardu ĝin, Neniu lumo ekbrilu super ĝi.

5 Mallumo kaj tomba ombro ekposedu ĝin; Nubo ĝin kovru; Eklipsoj de tago faru ĝin terura.

6 Tiun nokton prenu mallumego; Ĝi ne alkalkuliĝu al la tagoj de la jaro, Ĝi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.

7 Ho, tiu nokto estu soleca; Neniu ĝojkrio aŭdiĝu en ĝi.

8 Malbenu ĝin la malbenantoj de la tago, Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.

9 Mallumiĝu la steloj de ĝia krepusko; Ĝi atendu lumon, kaj ĉi tiu ne aperu; Kaj la palpebrojn de matenruĝo ĝi ne ekvidu;

10 Pro tio, ke ĝi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kaŝis per tio la malfeliĉon antaŭ miaj okuloj.

11 Kial mi ne mortis tuj el la utero, Ne senviviĝis post la eliro el la ventro?

12 Kial akceptis min la genuoj? Por kio estis la mamoj, ke mi suĉu?

13 Mi nun kuŝus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,

14 Kune kun la reĝoj kaj la konsilistoj sur la tero, Kiuj konstruas al si izolejojn,

15 Aŭ kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per arĝento;

16 Aŭ kiel abortitaĵo kaŝita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.

17 Tie la malpiuloj ĉesas tumulti; Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumiĝis.

18 Tie la malliberuloj kune havas ripozon; Ili ne aŭdas la voĉon de premanto.

19 Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas; Kaj sklavo estas libera de sia sinjoro.

20 Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolĉan animon,

21 Kiuj atendas la morton, kaj ĝi ne aperas, Kiuj elfosus ĝin pli volonte ol trezorojn,

22 Kiuj ekĝojus kaj estus ravitaj, Se ili trovus tombon?

23 Al la homo, kies vojo estas kaŝita, Kaj antaŭ kiu Dio starigis barilon?

24 Antaŭ ol mi ekmanĝas panon, mi devas ĝemi, Kaj mia plorkriado verŝiĝas kiel akvo;

25 Ĉar teruraĵo, kiun mi timis, trafis min, Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi.

26 Mi ne havas trankvilon, mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon; Trafis min kolero.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply