Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Tiago 2

1 Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro.

2 Ĉar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaŭ malriĉulo en malpura vestaro;

3 kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras:Sidiĝu ĉi tie en bona loko; kaj diras al la malriĉulo:Staru tie, aŭ sidiĝu sube apud mia piedbenketo;

4 ĉu vi ne diferencigas en vi mem, kaj fariĝas juĝistoj malbone pensantaj?

5 Aŭskultu, miaj amataj fratoj; ĉu Dio ne elektis la malriĉulojn laŭ la mondo, por esti riĉaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?

6 Sed vi malhonoradis la malriĉulon. Ĉu ne subpremas vin la riĉuloj, kaj mem trenas vin antaŭ la tribunalojn?

7 Ĉu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?

8 Tamen, se vi plenumas la reĝan leĝon laŭ la Skribo:Amu vian proksimulon kiel vin mem-vi faras bone;

9 sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la leĝo, kiel malobeintoj.

10 Ĉar ĉiu, kiu observas la tutan leĝaron, sed falpuŝiĝas pri unu punkto, fariĝis kulpa pri ĉio.

11 Ĉar Tiu, kiu diris:Ne adultu-diris ankaŭ:Ne mortigu. Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi fariĝis malobeinto kontraŭ la leĝo.

12 Tiel parolu, kaj tiel agu, kiel juĝotoj laŭ leĝo de libereco.

13 Ĉar al tiu, kiu ne kompatis, la juĝo estos senkompata; la kompato sin altigas super la juĝo.

14 Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? ĉu tiu fido povas lin savi?

15 Se frato aŭ fratino estas nuda kaj sen ĉiutaga manĝo,

16 kaj iu el vi diras al ili:Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito?

17 Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.

18 Kaj cetere iu diros:Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon.

19 Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaŭ kredas kaj tremas.

20 Se ĉu vi volas scii, ho vantulo, ke la fido sen faroj estas senfrukta?

21 Ĉu nia patro Abraham ne praviĝis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro?

22 Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj la fido perfektiĝis;

23 kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras:Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita:amiko de Dio.

24 Vi vidas, ke homo praviĝas per faroj, kaj ne sole per fido.

25 Tiel same, ĉu ankaŭ la malĉastistino Raĥab ne praviĝis per faroj, kiam ŝi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per alia vojo?

26 Ĉar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaŭ fido aparte de faroj estas malviva.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply