Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Jeremias 11

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:

2 Aŭskultu la vortojn de ĉi tiu interligo, kaj raportu ilin al la Judoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem.

3 Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Malbenita estu la homo, kiu ne aŭskultos la vortojn de ĉi tiu interligo,

4 kiun Mi donis al viaj patroj, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la fera forno, dirante:Obeu Mian voĉon, kaj faru ĉion, kion Mi ordonas al vi; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio;

5 por ke plenumiĝu la ĵuro, kiun Mi ĵuris al viaj patroj, ke Mi donos al ili landon, kie fluas lakto kaj mielo, kiel tio estas nun. Kaj mi respondis kaj diris:Tiel estu, ho Eternulo.

6 Kaj la Eternulo diris al mi:Proklamu ĉiujn ĉi tiujn vortojn en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, dirante:Aŭskultu la vortojn de ĉi tiu interligo kaj plenumu ilin.

7 Ĉar Mi klare avertis viajn patrojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, ĝis la nuna tago, Mi konstante avertadis ilin, dirante:Aŭskultu Mian voĉon.

8 Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, ĉiu sekvis la obstinecon de sia malbona koro; kaj tial Mi venigis sur ilin ĉion, kio estas dirita en ĉi tiu interligo, kiun Mi ordonis plenumi, sed kiun ili ne plenumis.

9 Kaj la Eternulo diris al mi:Fariĝis ribelo ĉe la Judoj kaj ĉe la loĝantoj de Jerusalem;

10 ili returnis sin al la malbonagoj de siaj prapatroj, kiuj ne volis obei Miajn vortojn kaj sekvis aliajn diojn, servante al ili; la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda rompis Mian interligon, kiun Mi faris kun iliaj patroj.

11 Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos sur ilin malfeliĉon, el kiu ili ne povos liberiĝi; kaj ili krios al Mi, sed Mi ne aŭskultos ilin.

12 Tiam la urboj de Judujo kaj la loĝantoj de Jerusalem iros kaj krios al tiuj dioj, al kiuj ili incensas, sed tiuj ne helpos ilin en la tempo de ilia malfeliĉo.

13 Ĉar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda; kaj kiom da stratoj estas en Jerusalem, tiom da hontindaj altaroj vi starigis, por incensi al Baal.

14 Kaj vi ne preĝu por ĉi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren peton kaj preĝon; ĉar Mi ne aŭskultos, kiam ili vokos al Mi en la tempo de sia malfeliĉo.

15 Por kio, Mia kara, vi faras en Mia domo la multajn artifikojn kaj alportas la sanktan viandon, se vi fariĝas ĉiam pli malbona kaj ankoraŭ ĝojas pri tio?

16 La Eternulo nomis vin verda, bela, fruktoriĉa olivarbo; sed kun granda bruo ekbruligis ĝin fajro, kaj ĝiaj branĉoj difektiĝis.

17 La Eternulo Cebaot, kiu plantis vin, dekretis por vi malbonon pro la malbono de la domo de Izrael kaj de la domo de Jehuda, kiun ili faris, kolerigante Min per la incensado al Baal.

18 Vi, ho Eternulo, sciigis tion al mi, por ke mi sciu; Vi montris al mi iliajn farojn.

19 Kaj mi, kiel milda ŝafido, kondukata al la buĉo, ne sciis, ke ili havas malbonajn intencojn kontraŭ mi, dirante:Ni ekstermu la arbon kun ĝiaj fruktoj, ni elhaku ĝin el la tero de la vivo, por ke lia nomo ne plu estu rememorata.

20 Sed Vi, ho Eternulo Cebaot, kiu juĝas juste, kiu esploras la internon kaj la koron, vidigu al mi Vian venĝon kontraŭ ili, ĉar al Vi mi transdonis mian proceson.

21 Tial tiele diras la Eternulo pri la loĝantoj de Anatot, kiuj serĉas vian animon, kaj diras:Ne profetu al ni en la nomo de la Eternulo, por ke vi ne mortu de niaj manoj;

22 tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi punvizitos ilin; la junuloj mortos de glavo, iliaj filoj kaj filinoj mortos de malsato.

23 Kaj neniu restos el ili, ĉar Mi venigos malfeliĉon sur la loĝantojn de Anatot en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply