Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Êxodo 20

1 Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn:

2 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

3 Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.

4 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero;

5 ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj,

6 kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.

7 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.

9 Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn;

10 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj;

11 ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.

12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

13 Ne mortigu.

14 Ne adultu.

15 Ne ŝtelu.

16 Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.

17 Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

18 Kaj la tuta popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la sonadon de la korno kaj la fumiĝadon de la monto; kaj la popolo vidis, kaj retiriĝis kun teruro kaj stariĝis malproksime.

19 Kaj ili diris al Moseo:Parolu vi kun ni, kaj ni aŭskultos, sed Dio ne parolu kun ni, por ke ni ne mortu.

20 Kaj Moseo diris al la popolo:Ne timu; ĉar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la timo antaŭ Li estu antaŭ via vizaĝo, por ke vi ne peku.

21 Kaj la popolo staris malproksime; sed Moseo alproksimiĝis al la mallumo, kie estis Dio.

22 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:Vi vidis, kiel Mi parolis kun vi el la ĉielo.

23 Ne faru antaŭ Mi diojn arĝentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi.

24 Altaron el tero faru al Mi, kaj oferu sur ĝi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn ŝafojn kaj viajn bovojn; sur ĉiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin.

25 Kaj se vi faros al Mi altaron el ŝtonoj, ne konstruu ĝin el ŝtonoj hakitaj; ĉar se vi levos sur ĝin vian hakilon, vi ĝin malsanktigos.

26 Kaj ne supreniru per ŝtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovriĝu via nudeco antaŭ ĝi.

Continuar Lendo

Leave a Reply

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *